La vavela drako

Kiam vi estos sur la Vavel-monteto en Krakovo, valoros malsupreniri al la promenejo apud la rivero Vistulo. Troviĝas tie fajroŝpruca monumento de drako kaj en la monteto - la kaverno, en kiu, laŭ la legendo, loĝis tiu drako.

drako.jpg LEGENDO PRI LA KRAKOVA DRAKO

Antaŭ longa, longa tempo, dum la regado de la reĝo Krak, en la kaverno de la Vavelmonteto vivis drako. Ĉiuj timis ĝin. Ĝi regule rabis dombestojn, antaŭ ĉio ŝafojn. Ĝi manĝis ankaŭ homojn. Multaj kuraĝuloj provis mortigi ĝin, sed neniu sukcesis tion.

Iun tagon venis al la reĝo loĝanta sur Vavelo la juna ŝuisteto Dratevka. Li promesis mortigi la drakon.

Dratevka faris ŝafon. Li uzis por tio ŝafan felon kaj sulfuron. Li metis tiun neveran ŝafon antaŭ la drakon. La monstro manĝis la allogaĵon. La sulfuro ekbrulis en ĝia ventro. Provante estingi la internan fajron la drako komencis trinki la vistulan akvon. La monstro trinkis tiel multe da ĝi, ke ĝi krevis!

La ŝuisteto estis premiita por la venko je la drako: li ricevis kiel edzinon la reĝan filinon.

KRAKOVO HAVAS ANKAŬ KULTURAN DRAK-ARANĜON:
“LA INTERNACIAN PARADON DE DRAKOJ”, kiu kutime okazas komence de junio.

Vidu la krakovan drakon en la landkarto.

drako-hejmo.jpg

drako-citije.jpg



Doni respondon