Vavelo
lundo, 2 Marto 2009LA REĜA KASTELO estas la plej granda kastelo de Krakovo kaj la plej malnova renesanca kastelo en Pollando. Ĝi estis konstruita de la italaj arkitektoj Francisko la Florencano kaj Bartolomeo Borecci. Por la polaj potenculoj la kastelo estis modelo, laŭ kiu ili konstruis siajn rezidejojn, en: Krasiczyn, Pieskowa Skała, Ogrodzieniec, Baranów Sandomierski k.a.
La plej karakteriza eco de la kastelo estas arkadaj galerioj.
En la unua etaĝo troviĝas la loĝparto aŭ la reĝaj apartamentoj. Tie loĝis la reĝo, la reĝino kaj la reĝaj gastoj.
La “piano mobile” – la dua etaĝo, estis reprezenta loko. Tie troviĝas ĉambroj, en kiuj kunvenadis la Sejmo kaj la Senato de la Respubliko. (more…)